Blanka Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo de la blanka armeo, bildigante Lev Trockij.

Blanka Armeo (ankaŭ Blanka Gvardio, Blanka movado, ruse Белая армия) estas nomo de armilizitaj trupoj de la rusa Blanka Movado, kiu agadis dum la rusa enlanda milito kontraŭ la bolŝevikoj. La Blanka Movado unuigis en si la diversajn blankaj armeojn, kiuj neniam formis unu unuecan armeon. La armeanoj estis nomataj blank-gvardiistoj, kaj havis diversajn celojn, metodojn kontraŭ la soveta potenco. Ilia kontraŭulo estis la t.n. ruĝ-gvardiistoj (Ruĝa Armeo).

Estiĝo

La unuaj kontraŭbolŝevikaj trupoj aperis baldaŭ post la oktobra revolucio de 1917 en urbo Novoĉerkask. La trupon organizis Miĥail Aleksejev en januaro de 1918 kiel voluntulan armeon. Unua komandanto estis infanteria generalo Kornilov, dum Aleksejev iĝis supera gvidanto de la trupoj. Tiutempe la trupo nombris nur ĉ. 2.000 soldatojn. Dum somero de 1918 estiĝis similaj trupoj en oriento de Rusio, unu jaron poste en nordo kaj nordokcidento. La plej grandaj grupoj estis

La blanka koloro estis ĉe la rus-ortodoksa eklezio la simbolo de pureco de la ideo kaj justeco.

Armeo

La soldatoj de la armeaj trupoj konsistis komence el voluntuloj kaj soldatdeviguloj. Ekde mezo de 1919, oni soldatigis la kaptitajn ruĝgvardiistojn, kies proporcio atingis aŭtune de 1919 eĉ 60 %. Tio kaŭzis negativan influon je la batalmoralo.

Kvankam la kontraŭbolŝevikajn ttrupojn apogis la aliancanoj per armiloj, la fortoj de la trupoj estis disigitaj, mankis koordinado, organizado.

La armeaj trupoj ofte partoprenis en progromoj kontraŭ judoj.

Celoj

La gvidantoj de la Blanka Armeoj estis por redono de la konfiskitaj agroj, teritoria integreco de Rusio, protekto de la rusa ŝtato, novaj elektoj, demokratiigo de la lando, lernodevo, komercada libereco, rekono de aŭtonomiaj klopodoj de multaj popoloj (moto "Por Granda, Unuiĝinta kaj Nedividebla Rusio"). La gvidantaj ideologoj estis Pjotr StruveVasilij Ŝulgin, kiuj provis unuigi la interesojn de la komandantoj de la movado, sensukcese.

Malvenko

La Blanka Movado pintis de mezo de 1918 ĝis somero-aŭtuno de 1919. Pro la neorganizita strukturom neallogaj , malklaraj celoj la movado ne povis venki la bolŝevikojn, eĉ per ekstera milita helpo. La Blanka Armeo estis neniigita ĉefe en 1920-21.

Vidu ankaŭ