Bloody Mary (koktelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bloody Mary

Bloody Mary [blodi meri] (Sanga Maria) estas koktelo, kiu ĉefe konsistas el tomatsuko kaj vodko.

Por la gusto oni aldonas kelkajn gutetojn da vorcestera saŭco, tabaska saŭco kaj iom da pipro. Ekstre luksa miksaĵo ankaŭ enhavas limeosukon. kiel "kirlilo" oni ofte uzas tigon da celerio.

La Bloody Mary estas pro sia ruĝa (= sanga) aspekto nomita laŭ angla reĝino Maria kiu havis ĉi tiun kromnomon.