Blovoŝanĝilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blovsintezilo-ludanto

Blovoŝanĝilo (ankaŭ blovsintezilolirikono) estas elektrona muzikinstrumento, kiu laŭ ekblovmaniero similas al tiu de bekfluto, klarnetosaksofono. La blovsintezilo palpas per specialaj sensiloj la blovfluon de la muzikisto kaj la uzokombinaĵon de klaposimila ŝaltkombinaĵo. Ĉi tiuj elektronaj signaloj estas transformataj en MIDI-datumojn kaj alvenas por la vera tongenerado en internan sintezilon aŭ en eksteran sonmodulilon.

Ludmaniero kaj tekniko[redakti | redakti fonton]

Blovsintezilo estas ludebla per malsamaj manieroj.

Ekz. Yamaha ofertas je sia modelo WX5 saksofon- resp. bekflut-similan plastobuŝaĵon. La prenadoj estas certagrade reguligeblaj, sed plejparte similaj al tiuj de saksofono. Je WX5 la "klapoj" estas tiel konstruitaj, ke oni devas premi ilin, dum kiam la klavojn de EWI de Akai oni devas nur tuŝi. La tonamplekso estas 6-8 oktoj elekteblaj per la dikfingro sur la dorsflanko.

Modernaj aparatoj reagas kiel tradicia instrumento je dinamiko kaj forto de la aerfluo kaj ŝanĝas per tio la sonkoloron. Nutrata estas la elekto de la ludeblaj instrumentoj per tiel nomata „sonbanko“, en kiu la variaj sonkoloroj estas eltireblaj.

Gravaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la unuaj muzikistoj, kiuj ludis ĉi tiun instrumenton, estis saksofonisto Wayne Shorter kun lirikono de la firmao Computone. La kalifornia saksofonisto Tom Scott antaŭenigis la popularecon de ĉi tiu instrumento per sia bando LA Express kaj la titolmuziko por la televidserio "Starsky & Hutch". Nun li ankaŭ ludas blovsintezilon de AKAI.

Modeloj[redakti | redakti fonton]

Blovoŝanĝiloj[redakti | redakti fonton]

Tongenerilo[redakti | redakti fonton]


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Blaswandler » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3545644 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)