Boceguillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boceguillas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40560
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 699  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 3° 38′ U (mapo)41.3375-3.64Koordinatoj: 41° 20′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 957 m [+]
Areo 41,54 km² (4 154 ha) [+]
Boceguillas (Provinco Segovio)
Boceguillas (Provinco Segovio)
DEC
Boceguillas
Boceguillas
Situo de Boceguillas
Boceguillas (Hispanio)
Boceguillas (Hispanio)
DEC
Boceguillas
Boceguillas
Situo de Boceguillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boceguillas [+]
vdr

Boceguillas [bozeGIljas] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipojn Aldeanueva del Campanario, municipo sendependa ĝis inter 1850 kaj 1857​ en kiu ĝi estis aligita al la nun malaperinta municipo Turrubuelo, kaj Turrubuelo mem, municipo sendependa ĝis 1976.​

Boceguillas en la provinco Segovio.
Pordego de la preĝejo de Turrubuelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 41,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 701 loĝantojn.

Ĝi ne perdis loĝantojn laŭlonge de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte (kvankam perdis loĝantojn meze de la jarcento) poste akiris 300 el la 1970-aj jaroj, pro sia proksimeco al la aŭtoŝoseo A-1 (Madrido al Burgoso kaj Eŭskio), kio helpis la alvenon de elmigrintoj el la regiono kaj eĉ eksterlandaj.

Ĝi distas 74 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Urueñas, Navares de Ayuso, Encinas, Grajera, Sepúlveda, Boceguillas kaj Barbolla. Aldeonte estas tre proksima al grupo de tri vilaĝoj nomitaj Navares, nome Navares de Ayuso, Navares de Enmedio kaj Navares de las Cuevas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al ochavo de Bercimuel, siavice apartenanta al la "alfoz" de la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda. Plej frua klara referenco datas de 1076 kiam la kastilia monarko Alfonso la 6-a havigis al Sepúlveda ties regularon, per kiu oni havigis "alfoz" kun multaj setlejoj inter kiuj Boceguillas, ene de la ochavo de Bercimuel. Poste ĝis aperis aligita al la diocezo de Burgoso en 1109, menciita kiel Bozichellas kaj poste kiel Bociguiellas. En 1565 la reĝo Filipo la 2-a havigis la titolon de urbo kaj sendependecon disde Sepúlveda.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado (rilata gastigado). Lastatempe funkciado de komerco kaj servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]