Boni Yayi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boni Yayi en 2006 ĉe la ĵurado

Boni YAYI (naskita en 1952 en Tchaourou, Benino) estas ekonomisto kaj nuna prezidanto de Benino. Boni Yayi naskiĝis en Tchaourou, en la nordorienta departemento Borgou. En tiu tempo Benino ankoraŭ estis kiel reĝlando Dahomio parto de la franca kolonio Franca Okcidentafriko. Yayi vizitis la lernejon en Parakou. Poste li studis en la nacia universitato de Benino. En Dakaro, la ĉefurbo de Senegalio li studis bankadministradon. Poste li studis en la universitato de Orléans ekonimikon kaj politikajn sciencojn. En 1976 li doktoriĝis en ekonomiaj sciencoj.

Inter 1980 kaj 1988 Yayi laboris ĉe la centra banko de la okcidentafrikaj ŝtatoj (BCEAO) en Dakaro kaj fine fariĝis vicdirektoro. Poste li laboris kiel vicdirektoro por la evoluigo de la okcidentafrika centro por bankstudoj en Dakaro. Inter 1992 kaj 1994 li laboris en la oficejo de la tiutempa prezidanto de Benino Nicéphore Dieudonné Soglo kaj estis respondeca por la mon- kaj bankpolitiko.

En 1994 li fariĝis prezidanto de la okcidentafrika evoluiga banko (BOAD).

Ĉe la prezidantaj balotoj en marto 2006 li estis unu inter la plej promesplenaj kandidatoj. La ofichavanto Mathieu Kérékou ne plu rajtis kandidati post du oficperiodoj. En la unua rondo li ricevis 32 % de la voĉoj inter entute 26 kandidatoj. Alia promesplena kandidato Hongbedji ricevis 25 %. En la dua rondo je la 19a de marto Boni ricevis preskaŭ 75 % de la voĉoj. Yayi fariĝis prezidanto de Benino je la 6a de aprilo 2006.