Bonifaco la 6-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj katolikaj papoj de la nomo Bonifaco. Por aliaj uzoj vidu la apartigan artikolon Bonifaco.

Bonifaco la 6-a, latine Bonifacius VI , naskiĝis nekonatan daton, mortis en aprilo 896. Li estis papo aprile 896 nur dum 15 tagoj.

Kelkaj aŭtoroj rigardas lin kiel kontraŭpapon, ĉar lia elekto estis nuligita de Johano la 9-a post sinodo de Romo 898. Malgraŭ tio, li estas en oficiala listo de papoj de katolika eklezio.