Brigitte Mohnhaupt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brigitte Margret Ida MOHNHAUPT (naskiĝis la 24-an de junio 1949 en Rheinberg, Germanio) estas germana eks-teroristino kaj iama membro de la RAF (Ruĝa armeo-frakcio).

Ŝi estis unu el la gvidantoj de la tiel nomata "dua generacio" kaj partoprenis aktive la planadon de la atakoj de la germana aŭtuno.

Post ŝia kaptiĝo en 1982 ŝi estis kondamnita pro naŭ murdoj kaj plurobla murdprovo je kvinobla dumviva mallibero plus 15 jaroj. Post la leĝe difinita minimuma mallibertempo ŝi estis liberigita la 25-an de marto 2007 sub specifaj kondiĉoj.