Bruŝirmilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruŝirmilo ĉe autovojo.
Bruŝirmilo kun antaŭtegmento.

Bruŝirmilo estas ekrano por redukti la ĝenon pro bruo en la libera aero (subĉiele). Kelkfoje oni ankaŭ uzas brulŝirmilon en oficejoj.

Bruŝirmiloj antaŭ ĉio estas uzataj por redukti la bruon de vojtrafiko aŭ reltrafiko. Ekzistas tiel nomataj reflektaj kaj absorbaj bruŝirmiloj. Ĉe reflektaj bruŝirmiloj oni parolas pri reflektado de la bruo. La bruabsorbaj ŝirmiloj estas de la plej alta kvalito. La bruo kion la ŝirmilo absorbas vere malaperas.

La funkciado de la ŝirmilo ankaŭ dependas de la amplekso de la brufonto. Tial oni bezonas laŭlonge de larĝa aŭtovojo ofte pli altan bruŝirmilon ol laŭlonge relative mallarĝa fervojo. La efiko estas plifortigita ĉar laŭlonge de aŭtovojo ankaŭ estas rifuĝa leno.