Bruniĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bruniĝo estas pedologia aŭ grundformiĝa procezo tipa por grundotipoj de klaso brungrundoj, ekzemple kambizjomo. Ĝi estas ligita kun oksida eriĝo-procezoj de fizikaj kaj kemiaj ŝanĝoj de primaraj feroksidoj kaj argilaj mineraloj. La procezo okazas nur en senkalkiĝitaj grundoj, regule en grundoj kun ŝtonetoj en B-horizonto, kiuj estas fonto por la eriĝo.