Kambizjomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kambizjomo estas grundotipo, A-B-C grundo apartenanta al klaso brungrundoj. Ĝi kreiĝas per grundformiĝaj procezoj de bruniĝo, oksida eriĝado ligita kun pliargiliĝo. Diagnoza horizonto estas bruna B-horizonto, tiel nomata Bv kambia horizonto. Plej tipaj estas kambizjomoj por montaraj regionoj, ili kreiĝas prefere sur sen-kalkaj petroj, en deklivoj, plej ofte sub la arbaroj (antaŭe nomataj ankaŭ brunaj arbaraj grundoj). Plej ofte ili enhavas en B-horizonto pli aŭ malpli multajn ŝtonojn. Diseriĝo de ŝtonoj, oksida eriĝado, danke al kiu grundo enhavas ferajn oksidojn estas ĉefa kialo, pro kiu en la grundo ne kuras aliaj grundformiĝaj procezoj (ekzemple translokiĝo de argilo). Depende de lokaj kondiĉoj, kambizjomoj simile kiel aliaj grundotipoj havas tre diversajn kvalitojn.