Parola historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nocio buŝa historio ampleksas ĉiujn tradiciojn, precipe rakontojn kaj legendojn, kiuj estas transdonataj de generacio al generacio. Ĝi ofte estas antaŭulo kaj fonto de skribe dokumentita historio. Ekzistis kaj ekzistas socioj (respektive etnoj) kaj sociaj tavoloj, en kiuj la buŝe transdonita estas la sola formo de historio.

Pluraj metodoj celas certigi la longatempan konservadon de buŝa historio. Farante ekzemple rakonton parto de ritualo, oni atingas ke kun la ritualo ankaŭ la rakonto estas regule ripetata. Rimo kaj metriko plifaciligas la parkerigon kaj memoron de tekstoj.

Komparu kun

tradicio ~ historio ~ legendo ~ sagao ~ epopeo ~ eposo ~ fabelo ~ popolkanto ~ poemo