Bugedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bugedo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09293
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 194  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 3° 1′ U (mapo)42.649166666667-3.0177777777778Koordinatoj: 42° 39′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 534 m [+]
Areo 9,93 km² ( 993 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bugedo (Provinco Burgoso)
Bugedo (Provinco Burgoso)
DEC
Bugedo
Bugedo
Situo de Bugedo
Bugedo (Hispanio)
Bugedo (Hispanio)
DEC
Bugedo
Bugedo
Situo de Bugedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bugedo [+]
vdr

Bugedo [buĤEdo] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Comarca del Ebro. La loknomo Bugedo estas komprenebla etimologie kiel Evonimejo. Tiukadre aperas evonimo kaj en la flago kaj en la blazono. La nomo "Bugedo" estas literumita ankaŭ kiel "Bujedo" (samprononce), kaj por la nomo de la loĝloko kaj por la nomo de la Monaĥejo de Sankta Maria de Bujedo. Ĉiutaga uzado rezultis en literumado Bugedo, por eviti konfuzon kun Bujedo de Juarros, loĝloko kaj iama konvento samprovinca, kaj por la monaĥejo Bujedo.​

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 196 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 76 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, dum Vitorio estas je 46 km kaj Logroño je 57 km. Ĝi limas kun Ameyugo, Santa Gadea del Cid, Miranda de Ebro, Foncea (La Rioja) kaj Cellorigo (La Rioja).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la romanika preĝejo de Sankta Maria kaj la monaĥejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]