Buso (komputiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri plurdrata kanalo kunliganta komputilajn elementojn. Por veturilo rigardu la paĝon Aŭtobuso. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Buso.
PCI Express buskartlokoj(de supre malsupren: x4, x16, x1 kaj x16), komparitaj kun tradicia 32-bajta PCI buskartloko (malsupre).

Buso - estas interna kanalo kunliganta komputilajn elementojn ekz suda ponto kaj norda pontoprocesoro kaj ĉefmemoro. Ĉefa trajto de buso estas trafika povo, kiu estas mezurata en kvanto da informo transdonata tra la buso dum tempounuo. Ekz buso HyperTransport havas trafikpovon 3.2 GB dum sekundo. Al la trafikpovon ĉefe influas du ecoj de buso: biteco kaj frekvenco. Biteco prezentas kvanton de informo transdonatan dum unu takto. Ekz buso PCI estas 32-bita - tio signifas, ke dum unu takto la buso povas transdoni 32 bitojn da informo. Frekvenco montras kiom da taktoj okazos dum unu sekundo.