Béla Szabó (ĝardenisto)
SZABÓ Béla (sabo:) estis hungara ĝardenisto naskita en Aknaszlatina la 16-an de aprilo 1896 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de aprilo 1985.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Szabó diplomiĝis en la Hungara Reĝa Ĝardenista Lernejinstituto (1917). En 1919 li agadis por organizi la Ĝardenistan Eksperimentan Stacion. Pli poste li iĝis universitata profesoro (1947), dekano (1949-1950). Li estis distingita per Memormedalo Entz Ferenc (1966).
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- A gyümölcs és a konyhakerti termények feldolgozása (Bp., 1934);
- A gyümölcsök házi feldolgozása (Bp., 1939).