CSKA Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la CSKA Moskvo
emblemo de la CSKA Moskvo

La klubo CSKA Moskvo (ruse Центральный Спортивный Клуб Армии (ЦСКА Москва), latinliterigite Centralnij Sportivnij klubo Armii (CSKA Moskva), do "centra sporta klubo armea" de Moskvo) estas rusia sporta klubo, kiu historie havis fortajn ligojn al la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Ĝi aparte konatas kiel futbalklubo, sed havas sukcesajn, intertempe sendependajn, sekciojn inter alie ankaŭ pri glacihokeo, lukto, flugpilko, korbpilko, manpilko kaj ŝako. Inter alie, kiu ŝaka sekcio en 1986, 1988 kaj 1990 gajnis la eŭropan ĉampionadon de klubaj teamoj.

Historio

La klubo nuntempe nomata CSKA Moskvo fondiĝis la 26-an de junio 1911 (laŭ la internacie pli konata gregoria kalendaro) je la nomo OLLS aŭ plennome ruse Общество любителей лыжного спорта (ОЛЛС}, latinliterigo Obŝĉestbo ljubitelej lijŝnovo sporta, do "Klubo de amikoj de la skiada sporto". Antaŭe jam en 1900 grupo da skiistoj dividiĝis de la Moskva klubo de skiantoj (ruse Московский клуб лыжников (МКЛ), latinliterigo Moskovskij klub lijŝnikov (MKL)), cele al fondo de propra skiista klubo.

Inter la jaroj 1928 ĝis 1950 la klubo OLLS ricevis la nomon CDKA (ruse Спортивный клуб Центрального дома Красной Армии, ЦДКА, latinliterigo Sportivnij klub Centralnovo doma Krasnoj Armii (CDKA), do sporta klubo de la centra domo de la Ruĝa Armeo), poste de 1950 ĝis 1956 la nomon CDSA (ruse Спортивный клуб Центрального дома Советской Армии, ЦСК МО, latinliterigo Sportivnij klub Centralnovo doma Sovetskoj Armii, ZDSA, do sporta klubo de la centra domo de la Sovetunia Armeo), poste de 1956 ĝis 1959 la nomon CSK MO (ruse Центральный спортивный клуб Министерства обороны, ЦСК МО, do centra sporta klubo de la ministerio pri defendo) kaj en la jaro 1960 en nomon CSKA Moskvo respektive centra sporta klubo armea de Moskvo, kiun ĝi havas ĝis nun.

Sukcesoj de la unua vira teamo futbala de la klubo

  1. sovetunia ĉampionado - 7 venkoj
  2. rusia pokalo - 6 venkoj
  3. sovetunia pokalo - 5 venkoj
  4. rusia ĉampionado - 3 venkoj
  5. UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA - 1 venko

Stadiono

Stadiona nomo Arena Ĥimki
kapacito 18 636 sidlokoj
fundo natura herbejo
herbeja hejtado ekzistas
ludejo 105 x 68 metroj

Eksteraj ligiloj