Cabimas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Parroquia Ambrosio de cabimas.png
2 fotoj pri Cabimas

Cabimas (pron: KabImas ?) (eo:Kabimas´ ?) estas urbego kaj universitata urbo laŭ la bordo de Marakajbo (lago) en la subŝtato Zulia en nordokcidenta Venezuelo. Ĝia aktuala loĝantaro estas ĉirkaŭ 200 859 (2005).

Katedralo en Cabimas

Jam antaŭ 1900, oni sciis, ke Venezuelo posedas komercajn kvantojn de nafto. Unu grava trovo estis la puto Zumaque 1 en 1914, [1] en la areo Mene Grande, ĉirkaŭ 50 mejlojn (80 km) sudoriente de Kabimas. Tamen estis la krevŝpruco de la puto Barroso N-o 2 en Kabimas en 1922 [2], kiu markis la komencon de moderna historio de Venezuelo kiel grava produktanto.

Dosiero:Montaje de Avenidas de Cabimas.png
Avenuo en Cabimas

Kabimas' ankoraŭ ludas gravan rolon en la produktado de la plej grandaj oleaj kampoj de la nacio, kiuj situas ĉirkaŭ kaj sub lago Marakajbo. Tamen, aliaj kampoj pligraviĝadas, ĉefe en orienta Venezuelo. La plejon de rafinado en Venezuelo oni faras en rafinejoj [3] [4] ekster la areo de Kabimas.

Referencoj

  1. es:Municipio_Baralt_(Zulia,_Venezuela) (hispane)
  2. http://www.unimet.edu.ve/centros/cel/articulos/royal.pdf
  3. https://archive.is/20120529013136/lcweb2.loc.gov/frd/cs/venezuela/ve_appen.html%23table10
  4. https://archive.is/20120529013136/lcweb2.loc.gov/frd/cs/venezuela/ve_appen.html%23table9


10° 24′ N 71° 27′ U / 10.400 °N, 71.450 °U / 10.400; -71.450 (mapo)Koordinatoj: 10° 24′ N 71° 27′ U / 10.400 °N, 71.450 °U / 10.400; -71.450 (mapo)

http://cabimas-zulia.gob.ve/portalo-alcaldias/