Calotropis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Calotropis gigantea

Calotropis estas genro de florplantoj en la apocina familio, Apocinacoj. Ili estas ofte konataj kiel laktoherboj pro la latekso, kiun ili produktas. Calotropis-specioj estas konsideritaj ofte kiel fiherboj en kelkaj mondopartoj. La floroj estas bonodoraj kaj ofte estas uzitaj en farado de floraj kvastoj en kelkaj kontinentaj sudorientaj aziaj kulturoj. Fibroj de tiuj plantoj estas nomitaj madarmader. La planto estas konata kiel aak en Ajurvedo kaj estis uzita en kazoj de haŭtaj malsanoj, helmintoj, tuso, akvomalsano, astmo, bronkito, dispepsio, paralizo, ŝvelaĵoj, intermitaj febroj, anoreksio, inflamoj kaj tumoroj.

La lakteca elfluaĵo de la planto estas koroda veneno. La latekso laŭdire havas hidrarg-similajn efikojn al la homa korpo, kaj estas kelkfoje referita kiel vegetaĵa hidrargo kaj estas uzita anstataŭ hidrargo en afrodiziigaĵoj. Ĝi estas uzita diverse sed foje folioj estas frititaj en oleo por medikamentaj celoj.

Calotropis-specioj estas kutime trovitaj en forlasita kamparo. Brutaro ofte restas fore de la plantoj pro ilia malagrabla gusto kaj ilia enhavo de korglikozidoj.

Radikoŝelo havas digitalo-similan efikon al la koro, sed pli frue estis utiligita kiel anstataŭaĵo de Ipecacuanh.

Ili estas venenplantoj; kalotropino, kunmetaĵo en la latekso, estas pli toksa ol striknino. Kalotropino estas simila en strukturo al du korglikozidoj, kiuj kaŭzas la citotoksecon de Kanaba apocino. Eltiraĵoj de la floroj de Calotropis procera montris fortan citotoksan agadon en la pacientoj de kojlorektuma kancero. Ili estas damaĝaj al la okuloj.

Botanika priskribo[redakti | redakti fonton]

C. gigantea kaj C. procera estas la du plej oftaj specioj en la genro. C. gigantea kreskas al alteco de 2,4 ĝis 3,0 m dum C. procera kreskas al proksimume 0,91 ĝis 1,8 m. La folioj estas sesilaj kaj sub-sesilaj, kontraŭaj, ovalaj, kordataj en la bazo. La floroj estas proksimume 3,8 ĝis 5,1 cm en grandeco, kun umbelaj lateralaj cimoj kaj estas koloraj blankaj ĝis rozkoloraj kaj estas bonodoraj en kazo de C. procera dum la floroj de C. gigantea estas sen iu odoro kaj estas blanke ĝis purpure koloraj, sed en pli maloftaj kazoj estas ankaŭ helverd-flavaj aŭ blankaj. La semoj estas kunpremitaj, larĝe ovformaj.

Polenado estas farita de abeloj per la sekva mekanismo:

La stigmatoj kaj androceoj estas kunfanditaj por formi ginostegion (gynostegium). La poleno estas enfermita en polinio (pollinium, kohera maso de polengrenoj). La polinio estas alkroĉita al alteniĝa glanda disko laŭ la stigmata angulo. Kiam abelo alteriĝas sur unu el tiuj, la disko adheras al siaj gamboj, kaj la polinio estas dekroĉita de la floro kiam la abeloj forflugas. Kiam la abelo vizitas alian floron, la floro estas polenita per la adhera polinio sur la abelo.

Kultura signifo[redakti | redakti fonton]

  • Kiel menciite pli frue en la artikolo, la planto estis priskribita kiel Aak en Ajurvedo kaj trovaĵoj sia uzo en multaj tradiciaj medikamentoj.
  • La floroj de la planto estas ofertitaj al la hindua Diaĵo Ŝivao kaj Hanuman.