Camprovín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camprovín
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26311
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 174  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 2° 43′ U (mapo)42.353888888889-2.7225Koordinatoj: 42° 21′ N, 2° 43′ U (mapo) [+]
Alto 667 m [+]
Areo 20,45 km² (2 045 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Camprovín (Provinco Rioĥo)
Camprovín (Provinco Rioĥo)
DEC
Camprovín
Camprovín
Situo de Camprovín
Camprovín (Hispanio)
Camprovín (Hispanio)
DEC
Camprovín
Camprovín
Situo de Camprovín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Camprovín [+]
vdr

Camprovín [kamproBIN] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la okcidento de la regiono. La loknomo Camprovín estas etimologie devena el latino, kun dekomenca radiko kampo, dum la dua rariko estas disputebla inter ruĝa kaj vino. Tiukadre aperas grapolo en la municipa blazono kaj upupo, alude al la populara annomo.

La municipa teritorio de Camprovín, en la okcidento de la regiono.
Preĝejo de Camprovín, kaj sonorilturo de la 1960-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiu municipo estas en la dekstra bordo de la rivero Najerilla en la Supra Rioĥo sur la deklivaro de Serradero, ĉe la Sierra Moncalvillo kaj Sierra Lara. Distas 10 km de Nájera. Estas loĝloko ĉefe agrikultura, posedas ankaŭ grava industrio de kolbasoj. Estas ankaŭ grava rigardejo al la valo de la rivero Najerilla, sur la vojo al monumentaj monaĥejoj, ene de montara naturo.[1]

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo nur laŭ la regiona ŝoseo LR-431 al Nájera norde kaj Baños de Río Tobía sude. Ĝi estas je 667 metroj super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua dokumenta mencio datas de 1076, pri donaco fare de la unua senjoro de Biskajo, Íñigo López Ezquerra, al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla. La vilaĝo estis posedaĵo de Sanĉo de Peñalén.

En 1516 okazis la Milito de la Komunumoj de Kastilio. En la ribelo de 1520 en Nájera partoprenis ribeluloj de Navarrete, Uruñuela, Huércanos, Camprovín kaj Matute, kiuj kontrolis la urbon je la moto “morton al flandroj”. Tuj poste, la imperiaj trupoj estis senditaj al Nájera kaj tiu estis kaptita el la ribeluloj kaj rabita.[2]

Ĝis la 17-a jarcento la urbestro estis nomumita de la ĉefurbestro de Nájera, sed en la jaro 1658 Filipo la 4-a, je pago de du milionoj kaj duono da dukatoj, donis la titolon de Villa kaj tuj poste ĝi separiĝis administracie disde Nájera. La dokumento per kiu oni ricevistiun titolon estas en la urbodomo de Camprovín.

La 12a de decembro 1812 oni realigis la nomitan "Convención de Santa Coloma" aŭ "Junta general de La Rioja" nome kunsido en Santa Coloma de delegitoj de 59 loĝlokoj, inter kiuj D. Lorenzo Lucas Villada, lokano de Camprovín, kiu postulis la unuigon de Rioĥo en unusola propra provinco, sed Fernando la 7-a nuligis ĉion tion. Tamen tiu kunsido estis la unua fojo en kiu oni postulis tion, pro kio ĝi estas konsiderita la nasko de la rioĥismo kaj de la nuna administracia unuo.[3][4]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1920-aj jaroj oni malaltiĝis el 600 loĝantoj ĝis la nunaj 170. La nuna senhomejo Mahave estis en la municipa teritorio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, montara pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.vallenajerilla.com (eld.). «Camprovín». Konsultita la 18an de Septembro 2022.
  2. Jaime Albelda. Cronista oficial de Nájera. “De Avila a la Rioja-Ignacio de Loyola”. 1991.
  3. Junta de Santa Coloma
  4. Hacia la provincia de Logroño