Cantimpalos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cantimpalos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 364  (2023) [+]
Loĝdenso 52 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 4° 10′ U (mapo)41.073888888889-4.1588888888889Koordinatoj: 41° 4′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 912 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cantimpalos (Provinco Segovio)
Cantimpalos (Provinco Segovio)
DEC
Cantimpalos
Cantimpalos
Situo de Cantimpalos
Cantimpalos (Hispanio)
Cantimpalos (Hispanio)
DEC
Cantimpalos
Cantimpalos
Situo de Cantimpalos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cantimpalos [+]
vdr

Cantimpalos [kantimPAlos] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana.

Cantimpalos en la provinco Segovio.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 346 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 21 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Escarabajosa de Cabezas, Escobar de Polendos, Yanguas de Eresma, Armuña, Roda de Eresma, Encinillas kaj Cabañas de Polendos.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Cantimpalos estas dokumentita ekde la unua duono de la 13-a jarcento, nome de la 1a de junio 1247 en dokumento en kiu aperas laŭ la nomo “Cam de palos”, poste laŭ Cantepalos ĝis la aktuala Cantimpalos. Ene de la aktuala teritorio estis ankaŭ alia setlejo, konata kiel Pedrazuela kaj kiu, kiel Cantimpalos, apartenis al Sexmo de Cabezas kaj al Comunidad de Villa y Tierra de Segovia.

La fama kolbaso de Cantimpalos estis produktita delonge, kaj dokumentita almenaŭ ekde 1900 kiam disvolviĝis la kolbasa industrio profite de la historia tradicio. Estas komercaj dokumentoj de 1928 kaj 1933 kiuj registris komercadon de kolbasojn de Cantimpalos al Meksiko, kaj kurioze en unu el tiuj dokumentoj jam oni avertas pri ebla apero de imitaĵoj. Hodiaŭ estas protektita devennomo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj kalkominado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj ĉefe la produktado porkaĵoj kaj ĉefe de kolbasoj. Fojro del Chorizo [ĉoRIzo] okazas la lastan semajnfinon de Aprilo.

Gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj inter kiuj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo de Kristo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]