Carcedo de Bureba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carcedo de Bureba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09592
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 3° 30′ U (mapo)42.578055555556-3.4983333333333Koordinatoj: 42° 35′ N, 3° 30′ U (mapo) [+]
Alto 780 m [+]
Areo 43 km² (4 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carcedo de Bureba (Provinco Burgoso)
Carcedo de Bureba (Provinco Burgoso)
DEC
Carcedo de Bureba
Carcedo de Bureba
Situo de Carcedo de Bureba
Carcedo de Bureba (Hispanio)
Carcedo de Bureba (Hispanio)
DEC
Carcedo de Bureba
Carcedo de Bureba
Situo de Carcedo de Bureba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carcedo de Bureba [+]
vdr

Carcedo de Bureba [karZEdo debuREba] estas loĝloko, submunicipo kaj municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Quintana-Urria.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 42,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Carcedo de Bureba kun nur 10 loĝantoj en 2007, estas la ĉefurbo de la municipo, kiu enhavas ankaŭ la senhomejon Valdearnedo kaj la loĝlokojn Arconada kaj Quintana-Urria kun po 15 loĝantoj.

Ĝi distas 33 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Abajas, Poza de la Sal, Llano de Bureba, Rojas, Rublacedo de Abajo, Valle de las Navas kaj Merindad de Río Ubierna.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Ĝi estis en la kvaropo de Rojas, unu de sep lokoj en kiuj oni dividis la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, kiel reĝlanda​ jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj porkoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]