John Johansson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-J

Carl Johan JOHANSSON (juhanson, pseŭdonimoj Joĉjo; Li; J-n) estis sveda esperantisto kaj ĵurnalisto, kunlaboristo de la gazeto Social-Demokraten en Stokholmo. Li naskiĝis en la 22-a de marto 1890 en Eskilstuna. Post sia esperantistiĝo en 1907, li iĝis estrarano de la Esperanto-Grupo en Eskilstuna. Fondinto de Laborista Esperanto-Grupo en Stokholmo, li iĝis sekretario de SLEA (Sveda Laborista Esperanto-Asocio, svede: Svenska Arbetar-Esperanto-Förbundet), prezidanto kaj poste sekretario de Laborista Esperanto-Klubo en Stokholmo, kaj estrarano de SEI (Sveda Esperanto-Instituto, svede: Svenska Esperanto-Institutet). Carl Johan Johansson gvidis multajn Esperanto-kursojn depost 1908, precipe inter sindikatanoj. Li sukcese prilaboris favorajn decidojn de socialdemokrata parti-kongreso kaj verkis multajn artikolojn pri la internacia lingvo.