Catharina Regina von Greiffenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aŭstra poetino Catharina Regina VON GREIFFENBERG [katarina regina fon GRAJfenbeg] naskiĝis je la 7-a de septembro 1633 en la kastelo Seyssenegg (Malsupra Aŭstrio) kaj mortis je la 8-a aŭ 10-a de aprilo 1694 en Nurenbergo (Bavario). Ŝi estas reprezentantino de la Baroko.

Ŝia familio apartenis la la protestantisma nobelaro de Aŭstrio. Kiam en la jaro 1641 la patro mortis, la onklo Hans Rudolph Freiherr VON GREIFFENBERG edukis la knabinon. Timante la kontraŭulojn de la reformacio kaj la turkojn, kiuj atakis Aŭstrion, la familio ekde 1663 vivis ĉefe en Nurenbergo. En la jaro 1664 la onklo edziĝis al sia nevino - malgraŭ obstakloj de la ŝtato kaj la eklezio pro la proksima parenceco inter la gefianĉoj. Kiam la edzo en 1677 mortis, Catharina Regina von Greiffenberg definitive ekloĝis en Nurenbergo.

La verkaro de Catharina Regina von Greiffenberg, konsistanta el prozo, kantoj, poemoj kaj sonetoj, respegulas la profundan relegiemon de la aŭtorino.

Famaj verkoj:

  • Geistliche Sonette, Lieder und Gedichte (1662)
  • Zw��and䣨tige Betrachtungen über Leiden und Sterben Christi (1672)
  • Betrachtungen über Geburt und Jugend Jesu (1678)
  • Leben, Lehre und Wunderwerke Christi (1683)