Cearbhall Ó Dálaigh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cearbhall Ó Dálaigh (12-a de februaro 191121-a de marto 1978) estis la unua irlanda juĝisto en la Eŭropa Kortumo, kaj fariĝis la kvinan prezidenton de Irlando dum la jaroj 1974-76. Li demisiis kiel protesto kontraŭ la manko de respekto por la oficejo de la tiama irlanda registaro, kies ministro por defendo, Paddy Donegan, insultis lin en parolado al armeaj oficiroj. Kaj Cearbhall kaj lia edzino Máirín tre profunde studis la irlandan lingvon, kaj li sekurigis oficialan EU-statuson por la lingvo en la Eŭropa Kortumo.