Celje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:04, 21 mar. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Celje (Slovenio)
Celje (Slovenio)
DMS

Celje (jen slovene, germane Cilli) estas urbo de Slovenio. Fine de la jaro 2011 ĝi havis 37 476 loĝantojn kaj sekve estas la kvara plej granda urbo de la lando. Ĝi situas borde de la rivero Savinja en la sudorienta parto de samnoma baseno Celje - proksimume 70 kilometrojn nordoriente de la landa ĉefurbo Ljubljano.

la nuna urbodomo, konstruita en 1896

De la mezepoko[1] ĝis la fino de la Unua Mondmilito (malpli forte ĝis la fino de la Dua Mondmilito) la urbanoj grandparte estis germanlingvaj: ekzemple en la censo de 1910 66,8 procentaĵoj de la urbaj loĝantoj nomis sin germanoj.

Notoj

  1. La kronikisto Hartmann Schedel en Nurenbergo raportis en sia tiuepoke tre konata kroniko de 1493 pri la tiutempa graflando Cilli: "La popolo en la urboj plejparte estas germanlingva, kaj la kamparanaro pliparte slovenlingva. En la regiono estas historia urbeto, kiun multaj nomas Cilli".