Cesare Lombroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cesare Lombroso

Cesare LOMBROSO (naskiĝis kiel Carlo LÉVY la 6-an de novembro 1835 en Verona, Aŭstra Imperio, hodiaŭ Italio] – mortis la 19-an de oktobro 1909, Torino, Italio) estis itala kriminologo. Oni poste dementis liajn tezojn, sed li instigis do la sciencan analizon de la krimuloj.

Li studis en universitatoj de Padova, Vieno, Parizo, inter 1862–76 laboris kiel psikiatra profesoro de la Pavia Universitato. Li iĝis en 1871 direktoro de la pesaro-a mensa malsanulejo. Li laboris en 1876 kiel profesoro pri la jurafera medicino en la Universitato de Torino. Li iĝis samloke profesoro pri la psikiatrio (1896), poste pri la kriminala antropologio (1906).

Lombroso ĉiam serĉis ligojn inter la psiĥopatologio kaj fizikaj, staturaj proprecoj de la krimuloj. Lia plej grava kaj plej diskutita tezo estis, ke ekzistas genetike, herede homgrupo, kiuj retsis el la pli primitiva epoko de la homaro.

Li asertis, ke la krimuloj montras neregulajn proprecojn el la fizika kaj spirita vidpunkto. Liaj tezoj popularis en la siatempa Eŭropo, sed poste oni rifuzis la heredeblecon de la krimado kaj preferis tezojn, pensojn pri la ĉirkaxuaj cirkonstancoj.

Lombroso provis reformi la italan prizonan, punan sistemon kaj volis pli humanan alproksimiĝon al la krmuloj, kiujn li volis rekonduki al la socio, kiel ties utilaj civitanoj.

verkoj

  • L'uomo delinquente (1876)
  • Le Crime, causes et remèdes (1899)