Cessna 172

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cessna 172

La Cessna 172 ([cesna]) estas la plej konata flugmaŝinotipo el inter la privatflugmaŝinoj kaj ankaŭ konata kiel Skyhawk.

Ĝi estas fortkorpa, kvarsidloka sportflugmaŝino, kiu estis konstruita ekde 1956 ĝis 1986 kaj ekde 1997 denove produktata.

Ĝi havas unu motoron kun ĈP 145-180 kaj vojaĝrapidon de 195-230 km/h.

La Cessna Aircraft Company havas la sidejon en Wichita, Kansas. Ĝi konstruas unu- kaj dumotorajn malgrandajn helico-flugmaŝinojn, ekde 1965 ankaŭ ajutajn kaj komercajn flugmaŝinojn.

La Cessna 172 estas uzata en – kiel la iom pli grandaj Cessna 195 kaj Cessna 206 - en Usono, Kanado kaj Eŭropo ankaŭ kiel akvoflugmaŝinoj. La plej konata apliko de Cessna 172 B estis la surteriĝo de Mathias Rust sur la Ruĝa Placo en Moskvo.

Eksteraj ligiloj