Charles Glover Barkla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Glover Barkla

Charles Glover BARKLA (7-an de junio 1877, Widnes, Lancashire, Britio23-an de oktobro 1944, Edinburgh, Skotlando) estis brita fizikisto, kiu ricevis en 1917 Nobel-premion pri fiziko pro laboro pri rentgendisiĝo. Tiu disiĝo okazas, kiam la rentgena radiado trapenetras materialon kaj la atomaj elektronoj dekliniĝis la radiadon.

Barkla studis en Kembriĝo, en la Trinity College kaj Kings College. Li iĝis en 1902 instruisto de la Liverpool-a Universitato, ekde 1909 laboris en la Londona Universitato kaj en 1913 iĝis naturfilozofia profesoro en la Edinburgh-a Universitato.

Barkla kaj C. A. Sadler difiniis en 1906 per rentgenaj radioj la nombro de la elektronoj de la karbonatomo. Li ankaŭ pruvis, ke la rentgenaj radioj estas transversaj ondoj, kiel la lumo kaj aliaj elektromagnetaj radiadoj.