Cheile Turzii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cheile Turzii en Rumanio

Cheile Turzii [kejle turzi] (fendego, kanjono Turda) (hungare: Tordai-hasadék [tordai haŝadek]) situas inter kalkoŝtonaj montokrestoj en montaro Trascău en okcidenta Rumanio, je 6-kilometra distanco de Turda. Ĝi estas unu el la plej famaj naturbelaĵoj de Rumanio en Transilvanio.

La kanjono longas 2900 m, ĝin trafluas la rojo Hășdate ([heŝdat]-rojo) inter 300 metrojn altaj krutaj rokmuroj. En tiuj troviĝas multaj kavernoj (ĉ. 60).

Oni establis en la valo bone ireblan piedvojeton.

Ekde 1938, la interkrutejo iĝis naturprotektita areo pro kresko de alpaj plantospecioj. Tiu areo estis pligrandigita intertempe al 324 hektaroj kaj donas hejmon al pli ol 1000 diversaj plantospecioj kaj ĉ. 67 birdospecioj, diversaj vertebruloj.