Christian Rosencreuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Christian ROSENCREUZ (ankaŭ ROSENKREUZROSENKREUTZ; esperante: Christian Roza Kruco) (1378 — 1484) estas la legenda fondinto de la Rozkruca Ordeno.

Kvankam la nomo Christian ROSENCREUZ ne estas malkaŝita ĝis la tria rozkruca manifesto, Nuptiae Chymicae, li estas la heroo de la unuaj du rozkrucaj manifestoj, Fama Fraternitatis kaj Confessio Fraternitatis, nomata simple "Frato R.C."

Laŭ legendo, Christian ROSENCREUZ malkovris kaj lernis la antikvajn esoterajn sciojn dum pilgrimado en la Oriento en la 15-a jarcento. Li poste fondis kaj ekestris mistikan frataron, la "Frataron de la Rozkruco". Sub lia gvido estis konstruita templo nomata la "Templo de la Sankta Spirito". 120 jarojn post lia morto (kiu okazis en plena sekreteco), alia rozkruca Frato malkovris lian kadavron, kiu estis perfekte konservita - kiel C.R.C. antaŭdiris - en ĉambro kiun li estis konstruinta kiel kompendion de la universo.

Vidu ankaŭ