Colindres

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Colindres [kolindres] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas inter la urboj Santandero kaj Bilbao. Laŭ censo de 2013, Colindres havas 8 307 loĝantojn.

En Colindres, la rivero Asón fluas en la Kantabran Maron formante la Golfon de Santoña. La marborda areo de la municipo apartenas al la natura rezervejo Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel, kiu estas la plej grava birda rezervejo en la nordo de Hispanio. La municipo havas la due plej gravan fiŝkaptan havenon en Kantabrio.

La municipo estas voje konektita al apuda municipo Bárcena de Cicero per la Ponto de Treto, desegnita de Eduardo Miera laŭ skolo de Gustave Eiffel.

Panoramo de la estuaro de la rivero Asón en Colindres, kie videblas du pontoj inter Colindres kaj Bárcena de Cicero.