Kunuloj de Emaus
Compagnons d'Emmaüs (t.e. "Kunuloj de Emaus"), havas tiun nomon reference al Emaus, vilaĝo de Palestino, pri kiu legeblas en la Evangelio laŭ Luko 24-13. Ĝi estas laika karitata organizaĵo destinita helpi malriĉulojn, rifuĝintojn kaj senhejmulojn, france nomatajn "SDF" (sans domicile fixe = sen fiksa loĝejo).
Historio
La unua kunulo de Emaus nomiĝis George. Li estis najbaro de Abbé Pierre, ekspunlaboristo, kiu provis sinmortigi, kiam la abato proponis al li: "venu helpi al mi, helpi aliulojn". Post li venos multaj aliaj homoj, eksmalliberuloj, alkoholdependintoj, ekssoldatoj, ...