Cordillera Oriental (Kolombio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Topografia mapo de Kolombio kun Andoj maldekstre kaj la Cordillera Oriental dekstre etende al Venezuelo.

La Cordillera Oriental (nome Orienta Montaro de KolombioOrientaj Andoj) estas unu el tri montaroj en kiuj Andoj disiĝas en Kolombio. Ĝi etendas el sudokcidento al nordoriento; el la "Kolombia Masivo" en la depertamento Ujlao al Norda Santandero, kie ĝi disiĝas en du: norda branĉo atingas la montaron Serranía del Perijá kaj la alia sekvas nordoriente al Venezuela, kie ĝi estas nomata Cordillera de Mérida.

La okcidenta parto de la Cordillera Oriental apartenas al la baseno de la rivero Magdaleno, dum la orienta parto inkludas la riverbasenojn de la riveroj Amazono, Orinoko, kaj Katatumbo. Elstaras la Altiplano Cundiboyacense kaj la Sierra Nevada del Cocuy (kun la ununuraj neĝaj montopintoj de tiu partikulara montaro).

La Cordillera Oriental estas la ĉefa karaktero en la reliefo de la departamentoj Kundinamarko, Bojakao, Santandero, kaj Norda Santandero. Ĝi formas la orientan kaj sudorientan limojn de Ujlao, Tolimo, Cezaro, kaj La Guajira, kies suda deklivaro atingas la okcidentajn regionojn de Kaketao, Metao, Kasanareo, kaj Araŭko.

Montaroj

Armeo de Liberigisto Simón Bolívar en la Dezerto de Pisba, de Francisco Antonio Cano, 1922.
Cordillera Oriental ĉe Laguna de Tota.
Serranía del Perijá ĉe Valledupar.
Paramo Guerrero en Cundinamarca.
Sierra Nevada del Cocuy (5.493 msm, plej alta pinto)
Paramo Sumapaz (4.560 msm)
Paramo Ĉingaza (3.950 msm)
Paramo Pisba (3.906 msm)
Paramo Choachí (3.870 msm)
Paramo Cruz Verde (3.500 msm)
Kolombia Masivo (3.250 msm)
Altiplano Cundiboyacense
Bogota savano
Monserrate
Serranía del Perijá
Serranía de los Yariguíes
Cerro de San Luis

Riveraro

Rivero Suarez en Boyacá.
Tekendamo.
Waters of the Laguna de Tota.

Jene estas riveroj kiuj originiĝas aŭ estas alfluantoj kaj ĉefaj akvejoj:

Rivero Pamplonita
Rivero Magdaleno
Rivero Guaviare
Rivero San Francisko
Rivero Guatiquía
Rivero Bogoto
Rivero Araŭko
Rivero Meta
Rivero Suárez
Rivero Katatumbo
Rivero Zulia
Rivero Táchira
Rivero Cezaro
Rivero Ariari
Rivero Guayabero
Rivero Orteguaza
Rivero Caguán
Rivero Tunjuelo
Rivero Juan Amarillo
Rivero Fucha
Rivero Ĉikamoĉa
Rivero Fonce
Rivero Sogamoso
Rivero Saravita
Rivero Carare
Rivero Opón
Rivero El Indio
Rivero Loro
Rivero Korro Moki
Rivero Sudoriento-Ikuboki
Ora Rivero
Rivero Brandy
Rivero Oirá
Rivero Margua
Rivero Playón
Rivero Ariporo
Rivero Kasanare
Rivero Frío
Rivero Suaza
Laguno Tota
Laguno Iguaque
Lagunoj Siecha
Laguno Ĉingaza

Naturaj parkoj

La Cordillera Oriental estas hejmo de pli ol 10 naturaj protektitaj areoj,[1] like:

Nacia Parko Katatumbo Barí
Nacia Parko Cordillera de los Picachos
Kavo Guácharos
Nacia Parko Ĉingaza
Nacia Parko Pisba
Nacia Parko Yariguíes
Sierra Nevada del Cocuy
Nacia Parko Sumapaz
Nacia Parko Tamá
Natura Areo Los Estoraques
Naturrezervejo Guanenta Alto Río Fonce
Lago Iguaque

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Avistamiento de aves en la Cordillera Oriental de los Andes colombianos (hispane). Alirita 2012-08-21.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 5° 20′ N 73° 00′ U / 5.333 °N, 73.000 °U / 5.333; -73.000 (mapo)