Corfe Castle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo Corfe Castle
La kastelo

Corfe Castle estas vilaĝo, kaj ruinigata kastelo, en Dorset, Anglio. Laŭ censo de 2001, la vilaĝo enhavas ĉ.1430 loĝantojn.

Estas tombaj tumuloj kiuj datiĝas de ĉ.6000 a.k. Dum la anglosaksa epoko estis fortifikaĵo, kie Eduardo la martiro estis murdata la 18-an de marto 978.

La nune videbla kastelo konstruiĝis dum la 11-a jarcento, kun postaj aldonaĵoj, kaj estis reĝa kastelo. Elizabeto la 1-a vendis ĝin al sia kanceliero Kavaliro Christopher Hatton. En 1635 Kavaliro John Bankes, ministro de Karlo la 1-a, aĉetis ĝin. Dum la angla enlanda milito ĝi estis sieĝata de la subtenantoj de la parlamento en 1643, kiam la defandantoj forpelis la atakantojn, kaj 1646, kiam ĝi estis kaptata pro perfido. La kastelo estis parte detruataj. Post kiam Karlo la 2-a iĝis reĝo en 1660, la Bankes-familio regajnis siajn bienojn, inkl. Corfe Castle, sed ne rekonstruis la kastelon. Dum la 1980-aj jaroj, Corfe Castle estis donata al la National Trust.