Cotorro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cotorro en Havano

Cotorro estas municipo situanta en la suda ekstremo de la provinco Havano, en Kubo. Ĝi etendiĝas sur 65,7 km2. Administre ĝi estas subdividita en ses popolajn konsiliojn: San Pedro-Centro Cotorro, Santa María del Rosario, Lotería, Cuatro Caminos, Magdalena-Torriente, kaj Alberro. En ĝi loĝas ĉirkaŭ 74 576 personoj.

La nomo Cotorro aludas al loka parolmaiero por psitakoj.

Cotorro havas unu el la plej antikvaj koloniaj setlejoj en la provinco: Santa María del Rosario. La kolonia urbo Santa María del Rosario estis fondita la 4an de aprilo 1732 per reĝa aprobo. Granda parto de la teritorio dediĉiĝas al al brutobredado kaj agrikulturo sed ankaŭ al la metalindustrio kaj farado de manĝaĵoj (nutrindustrio) inter aliaj.