Cristóvão Gil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Christoph Gillius
(1552-1608)
"Commentationum theologicarum De Sacra Doctrina" verko de Christoph Gillius (1552-1608) eldonita en (1610)
"Commentationum theologicarum De Sacra Doctrina" verko de Christoph Gillius
(1552-1608) eldonita en (1610)
Persona informo
Naskiĝo 1552
en Bragança, Portugalio
Morto 7-a de januaro 1608
en Koimbro, Portugalio
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cristóvão Gil (1552-1608) estis teologo, jezuito kaj profesoro pri teologio en la Universitato de Koimbro. Li estis plurfoje laŭdata kiel saĝa jezuito kaj unu el la plej elstaraj en la 17-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cristóvão Gil naskiĝis en Bragança, en 1552. En 1569 li eniris en la Societo de Jesuo, en Koimbro, kie li studis filozofion ekde 1574 kaj teologion ekde 1584. Post kompletigado de siaj studoj, li ekiris al la Acoroj, iĝante profesoro en la Kolegio de Angra, en Insulo Terceira, ĝis 1587. En tiu jaro li reiris al Koimbro, kie li instruis Filozofion ĝis 1591 kaj inter 1591 kaj 1596 li instruis en la Kolegio de la Ordeno ankaŭ en Koimbro.

En la 4-a de julio 1596 li doktoriĝis en la Universitato de Évora. Lia aktiveco kiel docento en tiu urbo devas fiksiĝi inter la jaroj 1596 kaj 1601. Inter 1602 kaj 1604 li troviĝis en Romo kiel provleganto de libroj. Aŭtune de 1604 li reiris al Koimbro. Li devus plenigi la postenon de Francisko Suárez en la katedro pri Teologio, tamen li fine substituas Frato Egídio da Apresentação en la Katedro de la Antaŭtago, posteno kiun li okupis ĝis 1606.

Li mortis en Koimbro, la 7-an de januaro 1608. Okaze de sia morto li deziris ke liaj produktaĵoj estis brulintaj. La pastro Paŭlo de Karvaljo, jesuito mortinta la 15-an de majo, 1621, lasis manuskripte la vivon de Cristóvão Gil. En la Nacia Biblioteko de Lisbono, en la sekcio de la manuskriptoj, troviĝas letero de la Pastro Cristóvão de Gil, datida en Romo la 1-an de aprilo 1604, en kiu li raportas la grandajn tempestojn de tiu jaro, eĉ dirinte ke fratoj estis mortintaj ene de monaĥejo, krom paroli pri malsanoj kaj aliaj demandoj, kaj ke la reĝo de Francio protektas la jezuitojn.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Gaspar de Faria (1520-1576)
  • Francisco Suárez (1548-1617)
  • Balthasar Scheidt (1614-1670)
  • Leonardus Lessius (1554-1623)
  • Jean de Lorin|Johannes Lorinus (1559-1634)
  • Juan de Salas (03.12.1553-20.09.1612)
  • Manuel de Góis (1543-1597)
  • Sebastião do Couto (13.09.1567-21.11.1639)

Referencoj[redakti | redakti fonton]