Crivillén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Crivillén
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44557
Demografio
Loĝantaro 90  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 0° 35′ U (mapo)40.88321-0.57684560000001Koordinatoj: 40° 53′ N, 0° 35′ U (mapo) [+]
Alto 774 m [+]
Areo 42,025069 km² ( 420 2.5 069 ha) [+]
Crivillén (Provinco Teruelo)
Crivillén (Provinco Teruelo)
DEC
Crivillén
Crivillén
Situo de Crivillén
Crivillén (Hispanio)
Crivillén (Hispanio)
DEC
Crivillén
Crivillén
Situo de Crivillén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Crivillén [+]
vdr

Crivillén [kribiLJEN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra mem.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 101 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipo estas inter Andorra (norde) kaj Ejulve (sude) laŭ la regiona ŝoseo A-1416.

La altitudo de la loĝloko ĉe monteto estas de 774 msm.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Fama skulptisto Pablo Serrano naskiĝis en Crivillén en 1908 kaj li estas konsiderata unu el la hispanaj artistoj plej gravaj de la 20a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Crivillén oni malaltiĝis ĝis nunaj 87 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo. La tradicia ekonomio de Crivillén dependis historie de la agrikulturo, brutobredado de ŝafoj kaj komerco. Tamen dum la 20-a jarcento la ĉefa ekonomia aktiveco estis bazita sur la karbominado por provizi al proksimaj termoelektraj centraloj, kiuj poste fermiĝis.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la urbodomo, la preĝejo de Sankta Marteno, du ermitejoj, naskodomo de la skulptisto Pablo Serrano Aguilar kaj Centro de Nuntempa Arto Pablo Serrano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]