Cuelgamures

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuelgamures
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49717
Demografio
Loĝantaro 79  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 5° 39′ U (mapo)41.306777777778-5.6575416666667Koordinatoj: 41° 18′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 809 m [+]
Areo 14,67 km² (1 467 ha) [+]
Cuelgamures (Provinco Zamoro)
Cuelgamures (Provinco Zamoro)
DEC
Cuelgamures
Cuelgamures
Situo de Cuelgamures
Cuelgamures (Hispanio)
Cuelgamures (Hispanio)
DEC
Cuelgamures
Cuelgamures
Situo de Cuelgamures

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuelgamures [+]
vdr

Cuelgamures [kŭelgaMUres] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Cuelgamures estas tradukebla etimologie al Vespertejo: vespertejoj kaj kolombejoj havis ekonomian intereson kiel kolektejo de sterko.

Romanikaj ornamaĵoj ĉe la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 83 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 32 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Santa Clara de Avedillo, sude kun El Maderal kaj El Cubo del Vino, oriente kun Fuentespreadas kaj okcidente kun Corrales del Vino.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (preĝejo, vinkeloj ktp.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]