Cuvat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Cuvat

Cuvat estas komunumo en Francio en la departemento Haute-Savoie en la franca regiono Rhône-Alpes.

Geografio

Cuvat situas en alteco de 675 super la marnivelo ĉ. 9 km norde de la urbo Annecy. La surfaco de la komumuno estas 4.72 km².

Al Cuvat apartenas krom la vilaĝkerno ankau jenaj loketoj:

  • Le Murgier (650 super la marnivelo)
  • Les Lavorels (750 super la marnivelo)

Najbaraj komunumoj estas Choisy kaj Allonzier-la-Caille en la nordo, Saint-Martin-Bellevue en la oriento, Pringy en la sudo kaj La Balme-de-Sillingy en la okcidento.

Vidindaĵoj

La vilaĝpreĝejo de Cuvat konstruiĝis en la 19a de jarcento.

Loĝantoj

Evoluo
Jaro Loĝantoj
1962 190
1968 212
1975 291
1982 360
1990 518
1999 770

Kun 935 loĝantoj (2007) Cuvat apartenas al la plej etaj komunumoj de la departemento Haute-Savoie. Dum la 19a kaj la 20a jarcento la vilaĝo perdis multajn loĝantojn. En 1861 en Cuvat nur vivis 323 loĝantoj. Post 1970 tamen denove kreskas la loĝantaro, ĉar estas atraktive loĝi en la vilaĝo pro la proksimeco al la urbo Annecy. Multaj homoj vivas en Cuvat kaj laboras en la regiono de Annecy.

Ekonomio kaj Infrastrukturo

Ĝis la 20a jarcento Cuvat ĉefe estis kamparana vilaĝo. Nun ĝi estas ĉefe loĝloko. La vilaĝo estas proksime de la ĉefa strato N201 kaj proksime ankau estas ligo al la aŭtoŝoseo A41 (ĉ. 3 km for).