D'Urville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la insulo D'Urville.

La insulo D'Urville estas insulo en la Markolo Marlborough laŭlonge de la norda marbordo de la Suda Insulo de Nov-Zelando. Ĝi ricevis sian nomon el la franca esploristo Jules Dumont d'Urville. Ĝia areo proksimume de 150 kvadrataj kilometroj, faras ĝin la oka plej granda insulo de Nov-Zelando.

La nomo de la insulo en maoria estas Rangitoto Ki Te Tonga. La lokaj triboj estas Ngāti Koata kaj Ngāti Kuia.