Daniel Libeskind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Libeskind antau lia Denver Art Museum.

Daniel Libeskind estas usona renoma arkitekto kaj urboplanisto devenanta de pollando. Li estas konata pro lia multdisciplina aliro kaj nova, kritikeca diskutado en la arkitekturo. Inter liaj ĉefaj verkoj estas gravaj kulturaj konstruaĵoj, kiel la juda Muzeo en Berlin, la Nussbaum-muzeo en Osnabrück, Germanio, la Denver Art Museum, la Imperial War Museum en Manchester. Li faris planojn por regionoj kaj urboj, konceptis ekspoziciojn, scen-aranĝojn por teatroj. Dum somero 2002 li enscenigis operon „Saint Francois d’Assise" ĉe la Deutsche Oper. 2003 Libeskind gajnis la konkurson pri la nova World Trade Center en New York.

Biografio

Libeskind naskiĝis je la 12a de majo 1946 en Łódź (Pollando). 1957 liaj gepatroj elmigris al Israelo.

1960 Libeskind elmigris al Usono, 1960 li fariĝas Usonano. Li studas muzikon en Israelo kaj en New York kaj praktikas kiel profesia muzikisto. Poste li ŝanĝas al la studado de la Arkitekturo. 1970 li finas sian studadon je la Cooper Union for the Advancement of Science and Art en New York City. 172 li doktoriĝas en historio kaj teorio de arkitekturo je la School of Comparative Studies en Essex. 1989 li translokiĝas kun sia familio al Berlin, ekde 2003 li vivas en New York.

Libeskind instruis i.a. je la Universitatoj Yale, London, Zürich, St. Gallen, Graz, Karlsruhe kaj Lüneburg.

Arkitektura lingvo

Imperial War Museum North en Manchester, Britio.
Jüdisches Museum Berlin.
San Francisco Contemporary Jewish Museum.