David Duncombe
David DUNCOMBE estis kuracisto kaj politikisto en Kanado.
Li naskiĝis en Novjorkio en 1802 kaj li iris al Supra Kanado kune kun sia frato, Charles. Li studis medicinon en la Kolegio Fairfield. Li estis reformisto sed ne partoprenis la supran kanadan ribelon.