David Schwimmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Schwimmer (2011)

David Lawrence Schwimmer (2-an de novembro 1966 en Astoria, Queens, New York City, Novjorkio) estas usona aktoro kaj reĝisoro.

Biografio

David Schwimmer naskiĝis kiel filo de judaj gepatroj en Astoria, en areo nordokcidente de Queens. Kiel junulo, li vizitis Beverly Hills High School kaj malkovris sian talenton kiel aktoro.

Li partoprenis en la aktora programo en la Northwestern University en Chicago. En 1988, li kaj sep aliaj personoj fondis (inter ili lia plej bona amiko kaj pli posta aktoro Joey Slotnick) la Lookingglass Theatre Company en Chicago.

Lia aktroado atingis pli vastan publikon post kiam li ricevis la rolon de Ross Geller en la populara televida serio Friends. Kiel aliaj kunaktoroj, li provis sukcesi en la kinejaj filmoj, sed tio provo alportis por li negravajn rolojn. Li poste plu ludis en televidaj serioj (Band of Brothers), en 2005 voĉigis la ĝirafon en la animacia filmo Madagascar.

Lia unua reĝisora laboro estis en fino de 2006 la filmo Run, Fatboy, Run, kun aktoroj Simon Pegg, Hank Azaria kaj Thandie Newton.

Privata vivo

Li geedziĝis en 2010 kun brita fotistino Zoe Buckman.

Filmoj

  • 1982: Police Squad!, televida serio, epizodo 1x01 A Substantial Gift (The Broken Promise))
  • 1988: Biloxi Blues
  • 1989: A Deadly Silence, televida filmo
  • 1991: Flight of the Intruder
  • 1992: Crossing the Bridge
  • 1992: The Wonder Years, televida serio, 4 epizodoj)
  • 1992–1993: L.A. Law, televida serio, 5 epizodoj
  • 1993: Twenty Bucks
  • 1993: The Waiter
  • 1993: The Pitch
  • 1993: NYPD Blue, televida serio, 4 epizodoj
  • 1993: Blossom (televida serio, 2 epizodoj)
  • 1994: Monty (televida serio, 13 epizodoj)
  • 1994: Wolf
  • 1994–2004: Friends (televida serio, 238 epizodoj)
  • 1995: The Party Favor (filmeto)
  • 1995: The Single Guy, televida serio, epizodo 1x06 Neighbors)
  • 1996: The Pallbearer
  • 1996: ER, televida serio, epizodo 3x01 Doctor Carter, I Presume)
  • 1997: Breast Men
  • 1998: The Thin Pink Line
  • 1998: Since You’ve Been Gone
  • 1998: Apt Pupil
  • 1998: Kissing A Fool
  • 1998: Six Days Seven Nights
  • 1999: All The Rage
  • 2000: Love & Sex
  • 2000: Picking Up The Pieces
  • 2001: Uprising, televida filmo
  • 2001: Hotel
  • 2001: Band of Brothers
  • 2004: Curb Your Enthusiasm, televida serio, 3 epizodoj
  • 2005: Duane Hopwood
  • 2005: Madagascar (voĉo por Melman)
  • 2006: Big Nothing
  • 2007: 30 Rock (televida serio, epizodo 2x05 Greenzo)
  • 2008: Madagascar 2 (Madagascar: Escape 2 Africa, voĉo por Melman)
  • 2008: Nothing But the Truth
  • 2009: Merry Madagascar (filmeto, voĉo por Melman)
  • 2009: Entourage (televida serio, epizodo 6x04 Running on E)
  • 2011: Come Fly with Me (televida serio, epizodo 1x02)
  • 2012: John Carter
  • 2012: Madagascar 3: Europe’s Most Wanted, voĉo por Melman
  • 2012: The Iceman