Deir el-Medina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruinoj de Deir el-Medina.

Deir el-Medina (arabe دير المدينة) estis vilaĝo de Antikva Egiptio, kie loĝis la metiistoj kaj laboristoj, kiuj konstruis plejmultajn tombojn de la valo de la Reĝoj dum la Nova Egipta Imperio (ĉ. 1550 - 1080 a.K.). La antikva nomo de la loko estis Set Maat, laŭvorte "Loko de Vereco". La loko estis serĉfosita ekde 1922 de teamo estrita de Bernard Bruyère.

El la arkeologia serĉfoso rezultis elstara klarigo pri la ĉiutaga vivo en antikva Egiptio.