Demagogio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Demagogio (el la greka: demos, popolo kaj ago, konduki) estas politika kaj retorika nocio pri la arto gvidi popolon, altirante al si ties favorojn, ĉefe per simplega parolado, kaŝante nuancojn kaj modifiante la veron.

Hodiaŭ la esprimo demagogio havas ĉefe negativan senson. Tamen en antikva Grekio, la esprimo demagogo indikis tiujn, kiuj edukis, kondukis la popolon.