Dentrada trakciilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dentrada fervojo

Dentrada trakciilo estas lokomotivomotorvagono kun sola aŭ aldona movomekanismo ekipita per trakcirado kun dentoj. Por trakcie venki krute ascendajn trakojn, la dentorado endentiĝas en dentorelon fiksitan en la trakmezo sur la ŝpaloj. Ekzistas dentrelspecoj laŭ Riggenbach, Strub, Abt kaj Locher. Se dentrelo troviĝas nur parte en la veturvojo, necesas uzi trakciilojn kun du movo-mekanismoj, unu dentrada kaj unu adherrada.

Dentradaj trakciiloj servas

  1. sur fervojlinioj en montaro, kie tre krutaj sekcioj estas ekipitaj per dentrelo (ekzemple ĉe Matterhorn-Gotthard-Fervojo en Svisio),
  2. sur apartaj dentotramvojoj, por faciligi al turistoj atingon de altaĵoj (ekzemple de monto Pilato en Svisio).