Departemento Huankavelika
Huankavelika aŭ en hispana Huancavelica estas regiono en Peruo kun areo de 22,131.47 km² kaj populacio de 454,797 (laŭ censo de 2007). La ĉefurbo estas Huankavelika. La regiono limas kun Lima Regiono kaj Ika okcidente, Junino norde, kaj Ajakuĉo oriente.
Politika divido
La regiono estas dividata en sep provincoj.
Provinco (Ĉefurbo)
- Provinco Akobamba (Akobamba)
- Provinco Angaraes (Lirkajo)
- Provinco Castrovirreyna (Castrovirreyna)
- Provinco Ĉurkampa (Ĉurkampa)
- Provinco Huankavelika (Huankavelika)
- Provinco Huajtarao (Huajtarao)
- Provinco Tajakaĥa (Pampas)
Ĉefaj urboj estas Huankavelika, Pampas kaj Lirkajo. Estas multaj malgrandaj distriktoj kiaj Querco en Huancavelica. Querco estas bela urbeto. Plej loĝantoj estas agrikulturistoj kaj bredobredistoj. Ili posedas bovojn, ŝafojn, porkojn, ĉevalojn, mulojn, lamojn, kaprojn, kokojn kaj azenojn.
Demografio
La regiono estas ĉefe loĝata de indiĝenoj de keĉua deveno.
Lingvoj
Laŭ la censo de 2007, la lingvo unuafoje lernita de plej el la loĝantoj estas la keĉua (64.03%) sekve de la hispana (35.67%).