Depresiunea Giurgeu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Depresiunes Giurgeu (dĵurdĵeu) (Baseno de Djerdjo, hungare: Gyergyói-medence) estas baseno en Rumanio en Orientaj Karpatoj je 655-900 m alto de supermarnivelo en inter la Montaro de Gurghiu okcidente kaj Montaro de Djerdjo oriente. En la centro de la baseno situas urbo Gheorgheni. La komunumoj estas la jenaj desude alnorde: Voşlobeni, Suseni, Chileni, Valea Strâmbă, Ciumani, Joseni, Lăzarea, Ditrău, Remetea, Sărmaş, Subcetate, Gălăuţaş kaj la urbo Topliţa. Dum la somero de 1907 Béla Bartók kolektis tie kvazaŭ 120 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.

Bibliografio

  • Tarisznyás Márton: Gyergyó történeti néprajza, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.
  • Garda Dezső: Főnépek, lófők, gyalogkatonák Csíkban és Gyergyóban: Csík és Gyergyó gazdasági fejlődése és népességének alakulása 1750-ig. 1999.