Dersim-masakro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dersim en 1937

La Dersim-masakroDersim-ribelo okazis en 1937 kaj 1938 en Dersim, nun nomata Provinco Tunceli, en Turkio. Ĝi estis la rezulto de turka kampanjo kontraŭ la Dersim-ribelo de lokaj etnaj malplimultoj kontraŭ la Resetliga leĝo de 1934 de Turkio. Miloj de alevi-tribaj kaj zaza-tribaj kurdoj mortis kaj multaj aliaj estis interne delokigitaj pro la konflikto.

La mortigoj estis kondamnitaj fare de kelkaj kiel etnocido aŭ genocido kaj defenditaj fare de aliaj kiel legitima armea ago. La 23-an de novembro 2011, turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan pardonpetis pro la masakro, priskribante ĝin kiel "unu el la plej tragediaj okazaĵoj de nia lastatempa historio".

Ribelo en Dersim[redakti | redakti fonton]

En 1934, Turkio pasis resetligan leĝon, direktita por asimilado de etnaj minoritatoj ene de la lando. Ĝiaj iniciatoj inkludis la nevolan translokon de homoj ene de la lando, kun la celo de antaŭenigado de kultura homogeneco. En 1935, la Tunceli-leĝo estis pasita por uzi la resetligan leĝon por la ĵus nomumita regiono de Tunceli, antaŭe konata kiel Dersim kaj loĝita fare de kurdoj. Tiu areo havis reputacion por esti ribelema, estis sceno de dek unu armitaj konfliktoj dum la antaŭaj 40 jaroj.

Sekvante publikajn kunvenojn en januaro 1937, estis skribita protestletero kontraŭ la leĝo kaj estis sendita al la loka guberniestro. Laŭ kurdaj fontoj, la sendintoj de la letero estis arestitaj kaj ekzekutitaj. En majo, grupo de lokaj homoj embuskis polic-konvojon responde, nome la unua ago de la loka konflikto.

Ĉirkaŭ 25 000 trupanoj estis deplojitaj por estingi la ribelon. Tiu tasko estis konsiderinde kompletigita je la somero kaj la gvidantoj de la ribelo, inkluzive de triba gvidanto Sayiid Riza, estis pendigitaj. Tamen, grupo de ribelantoj daŭre rezistis kaj la nombro da trupoj en la regiono estis duobligitaj. La metodoj uzitaj fare de la armeo estis brutalaj, inkluzive de la amasmortigo de civiluloj, la detruado de hejmoj kaj la deportado de homoj el malpli malamikaj areoj. La areo ankaŭ estis bombita el la aero. La ribelantoj daŭre rezistis ĝis la regiono estis pacigita en oktobro 1938.

Nombro de la murditoj[redakti | redakti fonton]

La samtempaj britaj kalkuloj estis je 40.000, kvankam historiistoj sugestas ke tiu figuro povus esti troigita. Laŭ diversaj kalkuloj, totala nombro de mortoj povas esti de 7.594 ĝis 13.000. Ĉirkaŭ 3.000 homoj estis perforte deportita de Dersim.

Konferenco de 2008 organizita fare de la kurda PEN atingis la konkludon ke Turkio estis kulpa de genocido, taksante ke 50.000-80.000 estis mortigitaj en la sekvo de la Dersim-ribelo.

Polemiko pri genocido[redakti | redakti fonton]

Multaj kurdoj kaj kelkaj etnaj turkoj pripensas la okazaĵojn kiuj okazis en Dersim por konsistigi genocidon. Eminenta propagandanto de tiu vido estas la akademia İsmail Beşikçi. Laŭ internacia juro, oni argumentis, ke la agoj de la turkaj aŭtoritatoj ne estis genocido, ĉar ili ne estis direktitaj por ekstermado de homoj, sed por resetligo kaj subpremado. Akademiuloj, kiel ekzemple Martin van Bruinessen, anstataŭe parolis pri etnocido direktita kontraŭ la lokaj lingvo kaj identeco.

En marto 2011, turka tribunalo decidis ke la agoj de la turka registaro en Dersim ne povus esti konsideritaj genocido laŭ la leĝo, ĉar ili ne estis direktitaj sisteme kontraŭ iu etna grupo.

Registara pardonpeto[redakti | redakti fonton]

La 23-an de novembro 2011, turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan pardonpetis en nomo de la ŝtato pro la Dersim-masakro dum televidigita renkontiĝo de sia partio en Ankaro. Liaj komentoj estis pinte direktitaj ĉe opozicia ĉefo Kemal Kılıçdaroğlu (mem alevi-kurdo). Erdogan memorigis sian spektantaron ke la partio de Kemal Kılıçdaroğlu, la CHP, estis en povo dum la masakro, tiam la sola partio de Turkio. Li priskribis la masakron kiel "unu el la plej tragediaj okazaĵoj de nia proksima historio" dirante ke, dum kelkaj serĉis pravigi ĝin kiel legitiman respondon al okazaĵoj sur la loko, ĝi estis en realo "operacio kiu estis planita paŝon post paŝo".

Ekzistis konjekto en la turka gazetaro ke la pardonpeto de Erdoğan eble estos antaŭludo al pardonpetoj por aliaj okazaĵoj en turka historio, kaj ke liaj komentoj eble estis intencitaj por defendi kontraŭ akuzoj de hipokriteco en lia kritiko je homrajtaj misuzoj fare de siria gvidanto Baŝar al-Asad.