Dese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dese
(Dessie)
amhare: ደሴ
urbo
Panoramo de Dese
Lando  Etiopio
Regiono Amharo
Montaro Etiopaj Altaĵoj
Supermara alteco 2 370 m s. m.
Koordinatoj 11° 8′ N 39° 38′ O / 11.133 °N, 39.633 °O / 11.133; 39.633 (mapo)
Areo 15,08 km² (1 508 ha)
Loĝantaro 169 104 (julio 2006)
Situo de Dese en Etiopio
Situo de Dese en Etiopio
Situo de Dese en Etiopio
Vikimedia Komunejo: Dessie

Dese (ankaŭ latinliterigata Dessie, amhare ደሴ) estas urbo de Etiopio.

Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 97 314 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 169 104 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono). Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo [1] kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj.

Dese apartenas al la etiopia regiono Amharo. La urbo situas en la norda centro de la lando, proksimume 400 kilometrojn norde de Adis-Abebo. Ĝi troveblas ĉe la nordorienta rando de Etiopaj Altaĵoj en alteco de 2370 metroj super la marnivelo.

Notoj[redakti | redakti fonton]