Desperate Housewives

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senesperaj Hejmvirinoj
televida serio
Originala titolo Desperate Housewives
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro Drama komedio
Kreita de Marc Cherry
Aktoroj Teri Hatcher (Susan Delfino),
Felicity Huffman (Lynette Scavo),
Marcia Cross (Bree Van de Kamp),
Eva Longoria (Gabrielle Solis), Vanessa L. Williams (Renee Perry); duarangaj Doug Savant (edzo de Lynette Scavo)
Rakontita de Brenda Strong
Muziko de Steve Jablonsky, Danny Elfman
Lingvo(j) Angla
Amplekso
Sezonoj 8
Epizodoj 166
Daŭro sen reklamoj 42 minutoj
Elsendo
Bilda formato 16/9
Elsendita 3-a de oktobro 2004 – 13-a de majo 2012
Eksteraj ligiloj
http://abc.go.com/shows/desperate-housewives
ĉe IMDb
vdr


Desperate Housewives ([ˈhaʊswaɪvz], esperantigite Senesperaj Hejmvirinoj) estas usona televida serio kreita de Marc Cherry kaj elsendata de la 3-a de oktobro 2004 fare de la reto ABC.

La serio okazas en la strato Wisteria Lane en la fikcia usona urbo Fairview. Ĝi sekvas la vivon de grupo de virinoj, viditaj de la okuloj de ilia mortinta najbarino. Ili baraktas en hejmaj problemoj kaj familia vivo, alfrontante sekretojn, krimojn kaj misterojn kaŝitajn malantaŭ la pordoj de ilia ŝajne bela kaj perfekta najbararo. La serio estas iom inspirita de la filmo American Beauty.